{"collection":"Bible & Christianity","html_url":"https://unchartedknowledge.5gfusion.net/browse/bib/wb/esp/jo3.htm","path":"bib/wb/esp/jo3.htm","source_url":"https://sacred-texts.com/bib/wb/esp/jo3.htm","text":"1:1 La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.\n1:2 Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.\n1:3 CXar mi treege gxojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.\n1:4 Pli grandan gxojon mi ne havas, ol auxdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.\n1:5 Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,\n1:6 kiuj atestis vian amon antaux la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antauxenigante dece je Dio,\n1:7 cxar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.\n1:8 Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.\n1:9 Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.\n1:10 Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraux ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.\n1:11 Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion.\n1:12 Pri Demetrio estas atestite de cxiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.\n1:13 Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano;\n1:14 sed mi esperas vidi vin baldaux, kaj ni parolos vizagxon kontraux vizagxo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laux nomo la amikojn.","title":"Esperanto Bible: 3 John","type":"page"}
