{"collection":"Bible & Christianity","html_url":"https://unchartedknowledge.5gfusion.net/browse/bib/wb/esp/plm.htm","path":"bib/wb/esp/plm.htm","source_url":"https://sacred-texts.com/bib/wb/esp/plm.htm","text":"1:1 Pauxlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,\n1:2 kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arhxipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:\n1:3 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.\n1:4 Mi cxiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj pregxoj,\n1:5 auxdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al cxiuj sanktuloj;\n1:6 por ke la partoprenado en via fido farigxu energia per la sciigo de cxiu bonajxo, kiu estas en vi, por Kristo.\n1:7 CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi, frato mia.\n1:8 Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,\n1:9 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Pauxlo, maljunulo kaj nun ankaux malliberulo pro Kristo Jesuo;\n1:10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,\n1:11 kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;\n1:12 mi jxus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;\n1:13 lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataux vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio;\n1:14 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga, sed lauxvola.\n1:15 CXar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por cxiam;\n1:16 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.\n1:17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem.\n1:18 Se tamen li faris ian malhonestajxon, aux sxuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;\n1:19 mi, Pauxlo, skribas per mia propra mano, mi gxin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte sxuldas al mi ecx vin mem.\n1:20 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian koron en Kristo.\n1:21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros ecx pli multe, ol kiom mi diras.\n1:22 Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi, laux viaj pregxoj, estos donita al vi.\n1:23 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,\n1:24 Marko, Aristarhxo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.\n1:25 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.","title":"Esperanto Bible: Philemon","type":"page"}
