{"collection":"Bible & Christianity","html_url":"https://unchartedknowledge.5gfusion.net/browse/bib/wb/esp/ti2.htm","path":"bib/wb/esp/ti2.htm","source_url":"https://sacred-texts.com/bib/wb/esp/ti2.htm","text":"1:1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laux la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,\n1:2 al Timoteo, mia amata filo:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.\n1:3 Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj pregxoj, nokte kaj tage\n1:4 sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi plenigxu de gxojo;\n1:5 ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux.\n1:6 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.\n1:7 CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.\n1:8 Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio,\n1:9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,\n1:10 sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,\n1:11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.\n1:12 Pro tio mi ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago.\n1:13 Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi auxdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.\n1:14 La bonan konfiditajxon gardu per la Sankta Spirito, kiu logxas en ni.\n1:15 Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.\n1:16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno,\n1:17 sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis\n1:18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.\n2:1 Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.\n2:2 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.\n2:3 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.\n2:4 Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto.\n2:5 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris.\n2:6 La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.\n2:7 Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi komprenon pri cxio.\n2:8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio;\n2:9 en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.\n2:10 Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.\n2:11 Fidinda estas la diro:CXar se ni mortis kun li, ni ankaux vivos kun li;\n2:12 se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;\n2:13 se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem.\n2:14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de sxancelo por la auxdantoj.\n2:15 Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.\n2:16 Sed evitu profanajn babiladojn; cxar ili iros antauxen al pli multe da malpieco,\n2:17 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,\n2:18 kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la relevigxo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.\n2:19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.\n2:20 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.\n2:21 Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro.\n2:22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.\n2:23 Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.\n2:24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema,\n2:25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,\n2:26 kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.\n3:1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj.\n3:2 CXar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,\n3:3 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,\n3:4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;\n3:5 havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.\n3:6 CXar el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,\n3:7 cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.\n3:8 Kaj kiel Janes kaj Jambres kontrauxstaris al Moseo, tiel same cxi tiuj ankaux kontrauxstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj.\n3:9 Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj.\n3:10 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,\n3:11 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis.\n3:12 Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.\n3:13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.\n3:14 Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis,\n3:15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.\n3:16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;\n3:17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro.\n4:1 Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;\n4:2 prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado.\n4:3 CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj;\n4:4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.\n4:5 Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.\n4:6 CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro.\n4:7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;\n4:8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.\n4:9 Klopodu veni baldaux al mi;\n4:10 cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.\n4:11 Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, cxar li utilas al mi por la servado.\n4:12 Sed Tihxikon mi sendis al Efeso.\n4:13 La mantelon, kiun mi lasis en Troas cxe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.\n4:14 Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laux liaj faroj;\n4:15 kontraux li vi ankaux vin gardu, cxar li multege kontrauxstaris al niaj vortoj.\n4:16 CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.\n4:17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.\n4:18 La Sinjoro min savos de cxiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian cxielan regnon; al li la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.\n4:19 Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.\n4:20 Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.\n4:21 Klopodu veni antaux la vintro. Salutas vin Euxbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klauxdia kaj cxiuj fratoj.\n4:22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.","title":"Esperanto Bible: 2 Timothy","type":"page"}
