Uncharted Knowledge Wisdom From Previous Realities View as JSON for agents & LLMs

Bible & Christianity

Esperanto Bible: 3 John

1:1 La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero. 1:2 Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo. 1:3 CXar mi treege gxojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero. 1:4 Pli grandan gxojon mi ne havas, ol auxdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero. 1:5 Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj, 1:6 kiuj atestis vian amon antaux la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antauxenigante dece je Dio, 1:7 cxar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj. 1:8 Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero. 1:9 Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas. 1:10 Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraux ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas. 1:11 Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion. 1:12 Pri Demetrio estas atestite de cxiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera. 1:13 Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano; 1:14 sed mi esperas vidi vin baldaux, kaj ni parolos vizagxon kontraux vizagxo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laux nomo la amikojn.